Benefic-Koncerto "Afrikaj Impresoj"
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo

Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

Herbert Werz, Organizanto de la koncerto: Pere de tiu evento "Afrikaj Impresoj" en la urbohalo de Gerlingen en decembro 2005 mi provis per vortoj kaj bildoj pliproksimigi Orientafrikon al la civitanoj de Gerlingen. La Akordeon-Orkestro Baltmannsweiler akompanis la Impresojn kaj faris per la "Kenjado" - "Muziko pri Afriko" - el ĝi aŭskult-travivaĵon.
Sur la spuroj de Johannes Rebmann (1820 - 1876), Misiisto en Orientafriko 1846 - 1875. Malkovrinto de la "Kilima-Ndjaro" (Kilimanĝaro),  en kisuahela lingvo "Granda-Blanka-Malvarma". La taglibro de Johannes Rebmann instigis min esplori lian vojon en la nekonatan internon de la lando. Ekde 1969 mi regule veturas al Afriko, sur la spuroj de Rebmann.
La pozicio de ambaŭ misiistoj, Johannes Rebmann kaj d-ro Krapf el Derendingen ĉe Tübingen, estis Mpia Rabai (Nov-Rabai), ĉ. 20 km okcidente de Mombasa, Kenjo. Tie 1848 komenciĝis etendita ekspedicio kun ok akompanantoj por esplori la landinternon. Perpiede preter leonoj, elefantoj, bubaloj, hienoj, krokodiloj, super montoj kaj tra marĉaj areoj kun serpentoj kaj skorpionoj. Tranoktoj plej ofte subĉiele, sed ĉiam sub la graca protekto de Dio. Johannes Rebmann ĉiam kunhavis sian karan Dion. La celo estis starigi ĉenon de misistacioj de Orientafriko ĝis Okcidentafriko (Gabuno) por peli kojnon kontraŭ la islamizado, kiu jam komenciĝis trans la bordo de la hinda oceano. Ĉirkaŭ ĉiujn 100 vojhorojn estis providite misistacio kun poe du ĝis kvar misiistoj. Sur la vojo al la unua stacio post ĉ 200 kilometroj Johannes Rebmann vidis okulfrape blankan, senmovan nubon, dum ĉiuj aliaj nuboj preterpasis. Kiel sola inter la ekspedicia trupo nur la gerlingena Johannes Rebmann konis neĝon kaj glacion. Kiam li komunikis al la angloj, ke li vidis neĝon en Afriko, oni diris: "Johannes Rebmann havas malarion, li devas esti malsana."
Intertempe mi estis kvinfoje sur la Kilimanĝaro. Jen foto de la "selo" en alteco de 4.300 m, kiun oni atingas post la kvara tago de la migrado.

La impresoj sur la monto estas tute aliaj ol sube en la stepo. 

Min fascinis la pejzaĝoj kun ĉiuj vegetaciaj ŝtupoj, sed ankaŭ la lastaj grandaj mamuloj en sovaĝeco, la vivkondiĉoj por plantoj, bestoj kaj homoj.
Ekzistas pli ol 40 diversaj triboj, la plej konataj estas la Massai, Kikuju, Luo kaj Giriama. Giriama (signifas "kamparanoj") vivas en proksimeco de la bordo de la hinda oceano. Pro la du pluvsezonoj ĉi-tie kreskas multo, kaj ofte ankaŭ dufoje po jaro.
Mi plue vizitos Orientafrikon, sed la tempoj de montgrimpado pasis. Restas al mi multaj belaj memoroj, kiel ekz.
atingi Gilmans Point (5.700 m) - maldekstre foto ĉe la kraterrando kun eta Thomas (12 jaraĝa) el Korntal. (Kalkulas kiel "esti supre", se oni povas rigardi en la kraterrandon.)

Dekstre: Tondi harojn "sur plej alta nivelo" (5.895 m) sur la Uhuru-pinto je ventoprotektata loko.
Uhuru (kisuahela, en germana "libereco")."

Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de