La Johannes-Rebmann-Fondaĵo
Startpaĝo

Startpaĝo Esperanto

  • Paĝarmapo


Fondaĵo

Donaco bankligiloj

Rebmann-Domo Misiado

Misiistoj el Gerlingen

Mecenatoj

Publikaĵoj

"Spuroj" de la misiistoj

Kie vi trovas nin

Kolofono

Kontakto

12. Julio 2002:
Starigo de la fondaĵo
kiel fondaĵo de civitana juro

Fondintoj inter alie:

La urbo Gerlingen,
La ev. paroĥa komunumo S-ta Petrus en Gerlingen,
Reprezentantoj de la familio Rebmann.
Tiuj fondintoj estas reprezentataj en la nuna estraro de la fondaĵo.

Organoj de la fondaĵo:

Estraro (vokita je 3 jaroj) kaj
Konsilio de la fondaĵo
- aktuala konsisto: rigardu la kolofonon

Bankligiloj:


La Johannes-Rebmann-Fondaĵo estis iniciita de civitanoj el Gerlingen por akiri kaj renovigi la naskiĝdomon de la gerlingena misiisto Johannes Rebmann. Por la konservado kaj sanigo de la Rebmann-Domo la Rebmann-Fondaĵo ricevis en la jaro 2003 premiojn:

  • Distingiĝo kiel ekzemplodona privata iniciato sur la kampo de monumentflegado pere de la Monumentfondaĵo Baden-Virtembergo kaj
  • la Promocia Premio "Patruja flegado/Momumenta protektado" pere de la Forumo de la Regiono Stuttgart.

Kiel memoro pri la mondvasta laboro de la misiistoj el Gerlingen kaj la enmisie agantaj virinoj estis starigita en la Rebmann-Domo misiista salono kiel loko de memoro kaj renkontiĝo. Per tio estas funditaj la bazoj por pliaj taskoj de la fondaĵo:

  1. Promocii kulturajn ligojn al la landoj, en kiuj efikis misiistoj el Gerlingen kaj

  2. Konstrui kaj subteni internaciajn renkontiĝojn cele al popola interkompreniĝo:
    - Starigo de stipendioj
    - Interŝanĝo de scioj kaj informoj

Konkreta ekzemplo por la laboro de la Johannes-Rebmann-Fondaĵo estas la subteno de la Johannes-Rebmann-Memor-Biblioteko en Kalali, Tanzanio, piede de la kilimanĝaro. Tio ebligas al infanoj, al kiuj mankas lerneja ekzameno, pere de disponigo de libroj kaj elektra lumo almenaŭ legadon.

Ĉu vi volas helpi?

Por la multflankaj taskoj la Johannes-Rebmann-Fondaĵo urĝe bezonas subtenon. Helpu nin helpi. Via donaco estas deduktebla de la impoŝto. Kiam vi ĝiris vian donacon al unu de la apudaj kontoj, vi ricevos donacokvitancon por la financoficejo.

- Bankligiloj:

Estraro kaj konsilio ĝojas pri via kontribuo.

Kolofono Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de