Misiistoj el Gerlingen: Johannes Rebmann - taglibro paĝo 47 kaj sekvaj: unuafoje ĉe la Kilimanĝaro |
|||
Startpaĝo | |||
|
Taglibro paĝo 47: Majo, 11a. Dum la krepusko ni ekis. Post kiam ni iris duonan horon, ni vidis 2 homojn dekstre, kiuj fuĝis pro nia aspekto. Bana Cheri volis fajri la fusilon. Sed la Teitoj, kiuj supozis, ke la fuĝantoj estis samlandanoj, rifuzis al li kaj sekvis ilin, sen povi atingi ilin. Direkte al la nordoriento ni vidis monton, eble du tagvojaĝojn for, kiu nomiĝas Ongotia kaj jam apartenu al Ukamba-lando. Duonan horon pli poste ni enpaŝis dezerton, kiu estis kreskita kun pli da herbo |
||
Taglibro paĝo 48: kaj kie estis ankaŭ pli pene iri, des pli ke ni ne havis ajnan pretan piedpadon. La kutima farita pado nome iras preter Daffeta (Rim.: la nuntempa Taveta, bazarejo en Kenjo lime al Tanzanio), kien mia gvidanto tamen ne volis iri, ĉar li rilatis malamike al la reĝo de tiu lando. Tiun matenon ni vidis la montojn de Dschagga ĉiam pli klare, ĝis mi kredis ĉirkaŭ la 10a horo pinton de la sama esti kovrita per okulfrape blanka nubo. Mia gvidanto konfirmis min en tiu opinio, ĉu pro tio ke li volis kaŝi antaŭ mi la veron aŭ ĉu tiumomente vere nubo ĉirkaŭŝvebis la monton, mi ne povis decidi. Kiam ni iris kelkajn paŝojn pli, mi des pli rimarkis la blankaĵon kaj mi denove demandis mian gvidiston, ĉu tio tie vere estu blanka nubo. Li respondis al mi, ke tio estas blanka nubo, sed kio estas la blankaĵo, li ne scias - li supozas, ke estas malvarmo - igis al mi same klara kiel certa, ke tio estas nenio alia ol neĝo, por kiu tiuj homoj ne havas nomon, ĉar ĝi neniam falas ene de ilia tereno. Ĉiuj strangaj historioj de nealirebla monto el oro kaj arĝento en la interno kaj loĝata de malbonaj fantomoj, kiujn mi ofte aŭdis kune kun d-ro Krapf ekde mia alveno ĉe la bordo, nun iĝis klaraj
|
|||
La lasta jaro de Rebmann hejme. |
Taglibro paĝo 49:
al mi. Nature, ke la nekutima malvarmo devigis la duonnudajn korpojn de la vizitantoj de la
neĝmonto baldaŭ al reiro, aŭ se ili estis urĝigitaj laŭ ordono
de la despota Dschagga-reĝo iri plu dum ilia korpo ne plene rigidiĝis, tio ilin vere
mortigis, kion la indiĝenoj en ilia plena nescio asignis al malbonaj fantomoj.
Mi provis klarigi la aferon al miaj homoj, sed ili ŝajnis ne vere voli kredi al mi.
Kiam ni ripozis, mi legis en la angla biblio la 111an psalmon, kiu venis laŭorde.
Ĝi faris duoblan impreson sur mi fronte al la grandega neĝmonto tiom proksime
de la ekvatoro, aparte la 6a verso, kiu aparte bele kaj klare esprimis tion, kion mi nur
silente supozis kaj sentis. |
||
Kolofono | Kontakt: info@johannes-rebmann-stiftung.de |