![]() |
Spuroj de misiistoj ... - Johannes Rebmann |
||
Startpaĝo | |||
"Spuroj" de Johannes Rebmann ni trovis tie: en
Freiberg/Neckar, Gerlingen, Korntal, Lübeck, Stuttgart, Basel, Kalali, Kilifi, Mombasa, Odumnase,
|
|||
Tion ni trovis: | |||
Stratojn nomitajn laŭ Johannes Rebmann, en Germanio: en Freiberg/Neckar, Gerlingen, Korntal, Lübeck, Stuttgart. |
|||
![]() |
|||
1944 la britoj starigis grandan memorkrucon en Mombasa, Kenjo.
|
|||
La memortabulo en la angla kaj svahila lingvoj memoras pri la du ŝvabaj misiistoj Krapf kaj Rebmann. En la proksimeco de la kruco estas kvar tomboj. Unu de ili estas la tombo de la edzino de Johannes Rebmann, Emma, alia verŝajne tiu de lia sola infano, kiu mortis kelkajn tagojn post la nasko. | |||
![]() |
|||
1961 en Kilifi, Kenjo, estis inaŭgurita la Krapf-Rebmann-Memor-Preĝejo. |
|||
Okaze de la 100-jara jubileo de la Lepsika Misio en oktobro 1993 malfermiĝis la
"Johannes-Rebmann-Memor-Biblioteko" en Kalali, Tanzanio.
La biblioteko ĉefe servu al infanoj de familioj, kiuj havas hejme nek elektran lumon nek monon por pli longa edukiĝo. Dum la inaŭguro de la biblioteko kolektiĝis miloj de enloĝantoj kaj multnombraj honoraj gastoj - inter ili la Ĝenerala Sekretario de la Monda Luterana Asocio, la norvego Gunnar Staalsett, kaj episkopoj el tri kontinentoj. |
|||
![]() |
|||
![]() |
|||
La Rebmann-Glaĉero ĉe la Kilimanĝaro:
|
|||
Kolofono | Kontakto: info@johannes-rebmann-stiftung.de |